Dek minutojn pli aĝa 1978 -
Superrigardo:Per unu fragmento, sen ajna muntado, la reĝisoro fiksis sur la filmbendo malgrandan laŭ tempo kaj grandegan laŭ enhavo parton da animaj travivaĵoj de infano. La tuta nia atento estas koncentrita sur la vizaĝo de knabeto, observanta nevideblan por ni spektaklon en pupa teatro. Kiom da emocioj en liaj okuloj! Komence indiferenco, poste scivolemo, io serioze tuŝis lin, kunsentado, gajo, poste angoro, timo, teruro, kaj, fine, ĝoja faciliĝo la bono venkis La knabeto travivis tiom da emocioj sur ekrano, ke antaŭ okuloj de spektantoj li fariĝis nova personeco.
Komento